Ternukso
Hieraux mi unuafoje en mia vivo rikoltis ternuksojn. Gxis lastatempe mi ne sciis kiel ternuksoj aperas. Mia amiko proponis planti ilin en nia kampo, kaj ni prepa
ris sulkon kaj semis la semojn post kalki la teron iomete. Dum somero ni sarkis herbacxojn kelkfoje. Kiam floro ekfalas, por facila enterigxo de la nuksojn, ni moligis teron kaj ree altigis la sulkon elflanke.
Kiel unuafoja rikolto, nia akiro estas suficxe bona. Ni gxuis. Versxajne pli sabla tero estas pli tauxga por ternukso. Nun ni sekigas elfositajn ternuksojn ekstere sub suno.
18 Oktobro 2008 Arkivita sub:rikolto.
Komentoj (0)