Main menu:

Serĉi

Kategorioj

Majo 2012
L M M Ĵ V S D
« Sep    
 123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
28293031  

Arkivoj

Vapore kuirita faruna kovritaĵo

kovrita.jpgDaŭrigu pri manĝaĵo. Sekvanta estas …. vapore kuirita faruna kovritaĵo, kies enhavo estas miksita pecetoj de viando kaj legomo. Tia kovritaĵo diverse ekzistas en ĉina manĝaĵo. Mi unua foje vidis ĉi tiun formon de kovraĵo.

rizkuko

Multaj rizkuketoj. Mi ne aŭdis precizan prononcon. to.jpgPoste mi trovis ke ĝi estas skribita en alfabeto Tteok. Kiel vi diru en esperanto? Ĉi foje mi ne manĝis ĝin, tamen verŝajne pro sezono (antaŭ la luna novjaro) mi vidis tian sakon plurfoje.

Kio estas malsameco de japana rizkuko krom la grandeco? Unu estas materialo. Tteok estas farita de rizo, kiu estas malpli glueca ol la speco de rizo por japana rizkuko. Atentu, ĝi ne estas dorĉa (sen sukera). Tiusence, kuko estas ne taŭga esperantigo.

to2.jpgAliloke, hazarde mi trovis fabriketon, sed mi ne volis ĝeni homojn labotantajn tie. Elekster mi silente fotis pendantan antaŭ tranĉitan tteok. Plia studo estas necesa ankoraŭ….

rizo-supo kaj kapsikaj peklaĵoj

En Seulo mi manĝis tiun kombinon de supo kaj rizo. Tio estas unua sperto por mi, do antaŭ forgeso, mi notu memoron.suporizo.jpg

Unue servisto kunportis al tablo de nia grupo diversajn kapsikajn peklaĵojn. Ĝia ujo estas ŝikaj vazoj. Atendante venon de supo kaj rizo, oni libere manĝas ŝatatajn specojn portante al propraj teleroj. Tondilo estas alportita por disigi longan parton. Kiam rizo venas kun supo, oni metas rizon parte en la supo, kaj rapide enverŝas malvarman akvon al ujo de restanta rizo. Jen tuj oni surmetas kovrilon sur rizo-ujo. La ujo estas farita de ŝtono, kaj tre varme. Atentu! Atendu!  Ili diras. Baldaŭ poste… je la mezo de manĝo de supo,  oni malfermas ĝin. Rizo estas farita bone. Do, daŭre manĝas tion. Oni ŝatas tre bruletitan rizparton, kiu troviĝas en la fundo. Rizo estas bongusta kun forta gusto de kapsikaj peklaĵoj.

Jaro de porko

En Koreio 2007 estas jaro de Porko. Mi fotis ĝin en Seulo en la 16a de ĉi tiu monato. En Japanio tiu estas jaro de apro, sed tio estas escepto. Kaj en Ĉinio kaj en Vjetnamio ĝi estas porka jaro. Tie du homoj estas prezentantaj por novjara manĝaĵo laŭ luna kalendaro.porko.jpg