Main menu:

Serĉi

Kategorioj

Majo 2012
L M M Ĵ V S D
« Sep    
 123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
28293031  

Arkivoj

Cxe rivero

Kvankam nuna mia loĝejo estas en montaro, mi tamen ŝatas promenadi la riveron tial vizitas tie malsupren. Ĝia vintra pejzaĝo estas ankaŭ bela.rivero.jpg En la fluo estis mevetoj kaj blua ardeo. Sur la bordo korniko sole piede rigardis la riveron. La nigra kaj blanka birdeto en la plej antaŭo estas nigra-dorsa motaciledo. seguro.jpgDe tempo al tempo mi rigardas motaciledojn flugi tre rapide kantante “Ciii! Ciii!”. Ĝi estis posttagmeco de klistala aero. En tia momento, eĉ korniko aspektas kiel filozofo.karas.jpg

Hypsipetes amaurotis amaurotis

hiyo.jpg Malantaŭ mia domo, estas arbo de citorona oranĝo (somera oranĝo). Prenante unu el tiuj oranĝoj, mi metis ĝin ĉe branĉo apud kuirejo. Post semajno kelkaj birdoj lernis ke tie estas frukton. La plej ofta vizitanto estas ĉi tiu “Hypsipetes amaurotis amaurotis” latinnome, “Hijodori” en japanlingvo. Multfoje mia provo por foti timigis ilin, kaj ĉiame malsukcesis. Sed fine hodiaux mi lernis kiel fari, tre silente….  sen momenta lumo… kaj jen, bonan foton!

Phasianus versicolor

kiji.jpgVe, longa nomo. En japanlingvo ĝi estas simple Kiji. Mi ne esperis, ke mi povas rigardi tiun birdon tie, sed ja de tempo al tempo ni povas renkontiĝi ilin ie en kamparo en ĉi lando. Kie estas via amiko?

Hypsipetes amaurotis

hijodori.jpgEn la 10a mi tute longe promenadis preter la riveron, kaj konstatis diversajn florojn kaj birdojn. Do, ekde hodiaŭ mi iom post iom prezentu ilin, serĉante esperantajn nomojn de ili. La unua estas Hypsipetes amaurotis. Mi ne scias la esperantan nomon. Pluraj de tiu birdo enmetis sian kapon en floro, kaj suĉis mielon, verŝajne.

Milvo

florita.jpgKomenco de Aprilo estis malvarma. Mi aldone aĉetis 36 litrojn da keroseno. Post tio, varmaj tagoj fine venis. Jen, floritaj ĉerizfloroj! Sub la arbaroj, paro estis ĝuanta manĝi feliĉe sen atentanto al ĉirkaŭo. Male mia flanke mi tuj rimarkis, ke el alta ĉielo milvoj celas ilian lunĉon. tonbi.jpg

Antaŭ kelkaj jaroj, en sama situacio mia kunulo estis domaĝe prenita sian sandviĉon de iu milvo. Per la unua atako, la milvo faligis sandviĉon el lia mano, kaj per la dua alveno, ĝi rapide prenis tiun falitan sandviĉon. Mi memoras la sonon de flugiloj.

Baldaŭ ankaŭ ili spertus ĝin, kaj lernu…!He he.

Mevo

mevo.jpg Evidente ĝi estas mevo. Sed kiu mevo? Mi serĉis per wikipedio. Estas diversaj mevoj! Komparante fotojn sur retpaĝoj, mi juĝis ke ĝi estas Arĝentmevo.

Jen, ni povas rigardi grandecon de mevo. Ĝi estas preskaŭ duoble granda ol anaso. Ĉi tiaj mevoj pasas vintron en Japanio.

Mi ofte revas komunikadon kun tiuj sovaĝaj birdoj. Nuna komunikado inter ni estas nur 2 tipoj simplaj.

  • Mi proksimiĝas, ili foriras
  • Mi (al asano) ĝetas pecojn de pano kaj ili proksimiĝas al paneto por manĝi

La revo pri plia komunikado kun birdoj estadis komuna homara revo ekde malnovega tempo kiel en fabeloj ni povas vidi tiajn rakontojn plure. Tamen se mi konversacius kun ili, certe mi devas atente elekti temon por priparoli. Kio estos nia komuna temo? Eble pri vetero estas la plej senproblema. Ĉu ili havas intereson pri lingva problemo? Hum, mi demandas min. Mi iam legis pri abela danco por ilia komunikado. Tiel ili komune havas informon pri loko de floroj. Ĉu inter aliloke devenaj mevoj povas komunikiĝi?

Egreto?

egret.jpgEn la 27a de Feb, mi denove iris al la rivero. Intermeriate Egret? Kompare kun aliaj birdoj, ĝia movo estas malrapida kaj trankvila ĉiam. Ofte ĝi staras sole en venteto.

Anasoj

Ĉe Sai rivero, estas multaj anasoj, precize Spotbill Duck (Karugamo) en ĉiu sezono. Ĉu do ilia nomo estas Makula beka anaso? Ili malstreĉe vivis tiu tage sub la suno.  anasoj.jpg

Phoenicurus auroreus

Preter rivero estas mia promenadejo. Jen, estas Phoenicurus auroreus. Kio estas ĝia nomo en esperanto?birdo